El Cerrito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
El Cerrito
Flago Blazono
Administrado
Lando Kolombio
Regiono Andoj kolombiaj
Provinco Valo de Kaŭko
Retpaĝaro Municipo de El Cerrito
Demografio
Loĝantaro 35334
Geografio
Koordinatoj
3°41′N 76°18′U  /  3.683°N, 76.3°U / 3.683; -76.3 (El Cerrito)Koordinatoj: 3°41′N 76°18′U  /  3.683°N, 76.3°U / 3.683; -76.3 (El Cerrito)
v  d  r
Information icon.svg

El Cerrito estas kolombia komunumo situanta en la departemento de Valo de Kaŭko, en Kolombio. La komunumo estas konata ĉar en ĝia jurisdikcio troviĝas la bieno "El Paraíso" (La paradizo), kie okazas la plejmulto de la romano "María", ĉefverko de Jorge Isaacs. Parto el la teritorio de "El Cerrito" apartenas al la Parque Nacional Natural Las Hermosas (Nacia parko La Belulinoj). Ĝia distanco al Kalio, la ĉefurbo de la departemento, estas 47 km.


Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la komunumo kaj de la ĉefloko estas de kastilia origino, ĝi aludas al la artefarita altaĵo situanta ĉe la bieno "La lomita" (la altaĵeto). Nuntempe la altaĵo jam ne plu estas videbla ekde la komunumo, ĉar ĝi malpligrandigis.


Geografio[redakti | redakti fonton]

El Cerrito troviĝas en riverborda plataĵo, kiu havas la saman nomon, en la okcidenta deklivo de la Centra Montoĉeno.

Ĝia topografio ampleksas du zonojn: monta responda al la okcidenta deklivo de la Centra Montoĉeno, ĝiaj plej grandaj altecoj estas dezerta ebenaĵo de la Belegaj kun alteco de 3.500 m, la altaĵo de Pano de Azúcarc kaj la Alta de la Kruco. La dua zono estas ebena aŭ iomete ondo-forma kaj ĝi apartenas al la valo de la Rivero Kaūco. La teritorio respondas al la varma etaĝoj, duona, malvarma kaj dezerta ebenaĵo. La riveraron konsistigas la riveroj Maime, Kaŭko, Cerrito kaj Sabaletas, krom pluraj torentoj kaj fluoj de plej malgranda kapacito kaj la laguno Tres Américas.

Limoj[redakti | redakti fonton]

El Cerrito limas norde kun Guacarí kaj Ginebra, je la oriento kun Chaparral, Tolima, je la sudo kun Palmira kaj je la okcidento kun Vijes.

Politika Divido[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj distriktoj (corregimientos) estas: Santa Elena, El Placer, San Antonio, Santa Luisa, El Pomo, El Castillo, El Moral, El Carrizal, Aují, Los Andes, kaj Tenerife.

Ĝia urba kaploko dividiĝas en la kvartalojn San Rafael, Santa Bárbara, Chapinero, Buenos Aires, Eduardo Cabal Molina, La Estrella, El Rosario, Sagrado Corazón, Álvaro Navia Prado, El Cincuentenario, La Esperanza, Sajonia, Pueblito Valluno, Coincer, Villa del Carmen, Los Samanes, Villa Cariño, Villa La Paz, Brisas de la Merced (Teatrino), Nuevo Amanecer kaj El Porvenir.

Historio[redakti | redakti fonton]

Je la alveno de la konkerantoj estrataj de Sebastián de Belalcázar, la teritorio estis loĝata de indiĝenaj ĉinĉoj (chinches), kiuj sub la komando de la kaciko (estro) Calarcá estis disvenkitaj de la eŭropanoj.

En la regiono de Guazábara, kie la indiĝenoj adoris la arbon «totujandi», la kapitano Gregorio de Astigarreta kreis la bienon de Sankta Hieronimo de la Ingeniecoj, kiu apartenis al Guacarí kaj kie setlado komenciĝis en 1797. La Cabildo de Cali kreis la parton de Pantanillo kun jurisdikcio de la rivero de Las Guabas ĝis la rivero Nima kaj en 1821 stransiris al la posedo de la kantono de Buga, poste estis transdonita al la terenoj donacitaj al Petrona kaj Sebastiana Cárdenas.

La unua meso estis celebrita de la pastro Manuelo Jozefo Guzmán la 30-an de aŭgusto de 1825 kaj ĝi al li metis la nomon de Sankta Hieronimo. Por ordono n-ro 21 de la 14-a de oktobro 1854 de la administrejo de la Cauca estis altigita al distrikto kun la nomo Guzmán, en honoro de ĝia fondinto, kaj per la ordono de la 30-a de aŭgusto 1864 estis levita al la kategorio de municipa distrikto kun la nomo de El Cerrito.

En la teritorio de la komunumo oni trovas iujn malnovajn bienojn de la Valo de Kaŭco, inter ili, la bienon la Paradizo, konstruitan en la 18-a jarcento lokita en la spronoj de la Centra montoĉeno; en ĉi tiu bieno la verkisto Jorge Isaacs kreis sian romanon María.