El Torico de Teruel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Torico sur la altaĵo de la fontano.

El Torico [toRIko] (la taŭreto) estas fama fontano de Teruelo (Aragono, Hispanio) kaj eble ties ikono. La termino torico derivas speciale el malgranda skulptaĵo de taŭro kiu kronas la fontanon kaj tiu havigas sian saman nomon al la fontano, ankaŭ kiel montro de la parolmaniero de la zono, ĉar normale la diminutivo en aliaj dialektoj de la hispana estus torito.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La torico subneĝa.

Tiu fontano havas grandan kolonon kiu estas kronita de malgranda skulptaĵo de taŭro, el tio oni nomas ĝin "Fuente del Torico", en la malgranda parto kvar kapoj de virbovoj ŝprucigas akvon kiu falas al la bazo de la fontano. Menciindas ke ĝi estas ĉirkaŭata per grandaj ĉenoj (dekoraj, kompreneble, ĉar ili estas perfekte trapaseblaj.)

Historio[redakti | redakti fonton]

Plaza del Torico.

La dekomenca fontano konstruita en tiu loko estis cisterno kiu datis el 1375, kvankam ĝi estis anstataŭata dufoje por ke en 1858 oni starigu la aktualan fontanon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]