El disputado voto del Sr. Cayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El disputado voto del Sr. Cayo
filmo
Originala titolo El disputado voto del señor Cayo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1986
Ĝenro filma dramo
Kameraado Alejandro Ulloa, Alejandro Ulloa Jr.
Reĝisoro(j) Antonio Giménez-Rico
Loko de rakonto Hispanio
Rolantoj Francisco Rabal • Juan Luis Galiardo • Lydia Bosch • Eusebio Lázaro • Mari Paz Molinero
IMDb
vdr

El disputado voto del Sr. Cayo (La disputita voĉdono de la Sro. Kajo) estas hispana filmo de 1986 reĝisorita de Antonio Giménez-Rico, baze sur samnoma romano de Miguel Delibes verkita en 1978.[1] Dum la balotado de 1977, nome la unuaj demokratiaj en la Hispana Transiro al la demokratio, kandidato de la socialisma partio PSOE (Juan Luis Galiardo) veturas kun du junaj aktivuloj tra la nordo de la provinco Burgoso, kie li konas la urbestron de preskaus neloĝata domaro, nome la sinjoro Cayo (Francisco Rabal).[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Víctor, aŭ "V. V." (Juan Luis Galiardo), veterana socialisto, kiu suferis politikan subpremadon dum la frankisma diktaturo, kandidatiĝas en la balotado de 1977 por la provinco Burgoso, kaj faras kampanjon tra serio de malgrandaj vilaĝoj. Akompanas lin du junaj geaktivuloj, Lali (Lydia Bosch) kaj Rafa (Iñaki Miramón). La triopo alvenas al preskaŭ senhoma domaro, en kiu ili trafas Sron. Cayo (Francisco Rabal), la urbestro, kiu informas, ke fakte restas nur du pliaj personoj en la loko; lia edzino, kiu ne parolas, kaj najbaro kun kiu li ne parolas, ĉar ili malamikas. La vizitantaj politikistoj multe lernas pri la aparta vivo de la tradiciaj kamparanoj. Krome venas bando de junaj ekstremdekstruloj, kiuj ĉikanas kaj batas ilin. Rafa ŝajne seniluziiĝis, dum V. V. kaj Lali parolas pri seniluziiĝo de politikistoj en tiom ŝanĝanta lando.

Jarojn poste, Rafa kaj Lali renkontiĝas en la funebro de V. V. kaj planas viziti la Sron. Cayo, kiel ili promesis. Tiam la Sro. Cayo jam estas tute sola. Rafa klopodas por paroli kun li, sed notas, ke la maljunulo estas tre malsana, kaj sendas lin al hospitalo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Aktoro Rolulo
Francisco Rabal Señor Cayo
Juan Luis Galiardo Víctor
Iñaki Miramón Rafa
Lydia Bosch Laly
Eusebio Lázaro Dani
Mari Paz Molinero Edzino de Cayo
Gabriel Renom Mauricio
Francisco Casares Carmelo
Abel Vitón Ángel Alad
Juan Jesús Valverde Arturo González
Julián Navarro
José Ramón Pardo
Carlos Santurio
Julia Torres
Salvador Guerrero
Tino Martín
Pilar Coronado

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 en Filmaffinity. Alirita la 29an de Junio 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]