El doble más quince

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El doble más quince
filmo
Originala titolo El doble más quince
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2019, 21 mar. 2019
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Mikel Rueda
Produktisto(j) Carlo D'Ursi
Scenaro Mikel Rueda
Loko de rakonto Bilbao
Rolantoj Maribel Verdú • Germán Alcarazu • Mikel Bustamante
Produktinta firmao Baleuko 
EITB
IMDb
vdr

El doble más quince [elDOble masKINze] (La duoblo plus dek kvin) estas hispana drama filmo de 2020 reĝisorita de Mikel Rueda, kaj ĉefrolulita de Maribel Verdú.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la historion de Ana (Maribel Verdú) kaj Eric (Germán Alcarazu), du personoj kun vivoj ŝajne tute diferencaj, kiuj unu tagon ekkonversacias per interreta babilado. Ana estas plenkreska virino kun solvita vivo, sed kiu suferas ekzistadan krizon. Eric estas adoleskulo komencanta sian vivon, al kiu venas multaj demandoj. Ambaŭ ekrilatas dum svarmas la demandoj kiujn faras al si mem ĉiu en sia aĝo, rimarkinde pro la aĝodiferenco inter ambaŭ roluloj. Multas la sopiroj, deziroj, celoj, la nesciado kaj sendirekto por iliaj vivoj; ĉio estas maltrankviloj de du personoj kiuj estas perdiĝintaj kaj trafas sin unu la alian survoje.​[2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

La aktorino Maribel Verdú.
  • Maribel Verdú kiel Ana.
  • Germán Alcarazu kiel Eric.
  • Mario Plágaro kiel la juna paciento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ministerio de Cultura y Deporte. «Catálogo de películas calificadas».
  2. El doble más quince Konsultita la 30an de septembro 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El doble más quince en la hispana Vikipedio.