El río del olvido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
El río del olvido
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

El río del olvido (La rivero de la forgeso, 1990) estas libro de Julio Llamazares, kiu rakontas piedveturadon laŭ la bordoj de la rivero Curueño en la provinco Leono dum la somero de 1981. Temas pri taglibro, kiu kombinas priskribon de la pejzaĝoj, kartografio kaj vilaĝoj kun dialogoj kun pitoreskaj roluloj. La dialogoj montras koheron en la finoj, kie koncentriĝas humuro, surprizo, tipismo ktp. La priskriboj foje komplikiĝas pro la resurso de la kartografio. Oni ne povas konsideri ĝin fikcia novelo, ĉar kvankam ne mankas ĉefrolulo fronte al medio (eĉ kun epizoda pikareska akso de malsato), ne estas evoluo aŭ konkludo de supozata inica vojaĝo.

Rilato al aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La priskriba tekniko kaj la dialogoj kun pitoreskaj lokanoj similas al la centra parto de La fuente de la edad de Luis Mateo Díez. Tamen prie oni demandis al Luis Mateo Díaz dum Librofoiro kaj li respondis, ke temas nur pri koincidoj en personaj spertoj kaj komuna sciaro.

Kun "Viaje a la Alcarria"[redakti | redakti fonton]

Pli similaj estas koincidoj kun alia vojaĝlibro, eble la plej fama en la historio de la hispana literaturo, nome "Viaje a la Alcarria" (1948) de Camilo José Cela. Llamazares ripetas la saman anaforan insiston en la frazkomencoj "El viajero..." (La vojaĝanto...) anstataŭ la unua persono. Aliaj komunaĵoj estas la kartografiaj priskriboj: "tra tie oni iras tien..." ktp.; la strukturo kaj daŭro de la rakonto, la roluloj ktp. Kurioze en neniu el la du verkoj oni aludas al problemoj kun la ŝuoj, manko de akvo aŭ aliaj oftaj problemoj kiam oni vere multe piediras. Granda diferenco estas ke en El río del olvido oni kreas amsentan personan rilaton inter la regiono kaj la vojaĝanto, dum Cela insistas, ke li sentas nenion pri Alcarria kaj unu loko ne estas pli ol alia.

Referencoj[redakti | redakti fonton]