El sisma zono

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nuvola apps bookcase.svg El sisma zono  
El sisma zono
Aŭtoro Miĥael Giŝpling
Eldonjaro 1994
Urbo Antverpeno
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 112
ISBN ISBN 9071205568

El sisma zono estas la unua poemkolekto de Mikaelo Giŝpling en kiu li prikantas plej diversajn temojn de la postkomunisma Sovetio: naturo, famaj verkistoj aŭ literaturaĵoj, morto, homaj sentoj, milito, infanaĝo, amikeco, perdita amo, eĉ Esperanto. Li mem ilustras sian poemaron jene:

Citaĵo
« Tiu ĉi libreto entenas la poemojn kaj kantojn, kiujn mi sendadis al miaj nederlandaj geamikoj Hein kaj Miep Wernik. Mi dirus, ke la versaĵoj estas mia kontribuo al la sincera skriba dialogo, kiu daŭras inter ni dum la lastaj jaroj. Ĝi ampleksis diversajn flankojn de la vivo, sed iom post iom apud temoj pri personaj travivaĵoj kaj sentoj komencis aperi temoj pli aktualaj - almenaŭ por ekssovetianoj. »

En enkonduka antaŭparolo William Auld komentis pri la poemaro per la jenaj vortoj:

Citaĵo
« Mi timas registri mian admiregon. »

La poemaro aperis kiel n-ro 19 en la Serio Stafeto kaj estis menciita de William Auld en lia Baza legolisto.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Informoj pri la verko en la retejo de la eldonejo (Esperante)
Ekstera ligilo    Recenzo pri la verko de Don Harlow (angle, Esperante)
Nuvola apps ksig.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Literaturo