Elajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elajo estis helena urbo de suda Italio (Grandhelenio). Duagrada kolonio de la orientegea urbo Fokajo (nun Foça, en Turkio), fondita de Fokajanoj el la kolonio Massalia (nun Marsejlo, en Francio).

Elajo estis la sidejo de la elaja filozofia skolo, al kiu apartenis filozofoj kiel Parmenido kaj Zenono.

Elajo iĝis la romia Velia kaj troviĝas nun en la komunumo Ascea.