Elastano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baletistno en 'catsuit' (katokostumo) el elasteno (lycra).
Baletistino en katokostumo el elastano.

Elastano estas sinteza fibro konata pro sia neordinara elasteco: eblas streĉi ĝin je pli ol 500% sen ke ĝi rompas.

Ĝia ĉefa ingredienco (pli ol 85%) estas poliuretano, formo de plasto simila al kaŭĉuko sed sen ties malbonaj ecoj. Ĝi pli fortas, pli fortikas, pli bone rezistas ŝiriĝon, kaj pli facile laveblas. Ĝi estas ankaŭ tiel maldika kaj malpeza, ke eblas triki ĝin rekte en ŝtofon — dum kaŭĉukan elaston necesas multekoste kovri per alia ŝtofo, ekzemple kotono.

Inventis ĝin en 1954 la firmao DuPont, kio revoluciis la vestaĵindustrion. Komunlingve oni ofte aludas elastanon per la nomo Likrao (Lycra), sed tio estas registrita marko de tiu firmao, efektive.

Elastanaj vestaĵoj estas striktaj kaj, malkiel kotonaj, bonege sorbas la ŝviton. Pro tio oni ofte trovas elastanon en subvestaĵoj kaj sportkostumoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Zentaj (korpostreĉaj kostumoj)