Eldonejo Erdélyi Enciklopedia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eldonejo Erdélyi Enciklopédia estis libroeldonejo en Kluĵo inter 1938 kaj 1941. Ĝi eldonis 8 librojn. La unua serio estis: Edgár Balogh Íratlan történelem, Ferenc Szemlér Más csillagon, István Nagy Külváros, László Szenczei Korom és korona (I-II.), Géza Vámszer Szakadát; la dua serio: Köves Miklós (Mózes Kahána) Hat nap és a hetedik, Nagy István Oltyánok unokái. En ĝia eldoneja plano enestis la sociografiaĵo de Kovács Katona Jenő, la traduko de romano Răscoala de Liviu Rebreanu kaj unu "transilvania breviero" pri la tradicio de la rumana-hungara kunvivado.