Elek Szamossy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZAMOSSY Elek (samoŝi) estis hungara pentristo naskita en Déva la 28-an de junio 1826 kaj motinta en Budapeŝto la 21-an de aprilo 1888. Ki estis la patro de pentristo, muzikisto László Szamossy.

Biografio

Elek Szamossy studis pentradon en Vieno kaj Venecio. Li revenis en 1861 kaj kiel vagantpentristo li pentris altarpentraĵojn kaj portretojn en ekletika stilo. Li estis la malkovrinto de Mihály Munkácsy kaj lia unua majstro. Plej multaj el liaj kreaĵoj troviĝas en la muzeo de Temeŝvaro el heredaĵo de artiskolektinto Zsigmond Ormós, kiu estis lia apoganto. Kelkaj el liaj pentraĵoj estas en Hungara Nacia Galerio, lia memportreto en la Történeti Képcsarnok.

Bibliografio

  • Naményi Ernő: Sz. E. (Művészet, 1902.

Fonto