Elektra ŝargo de Planck

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

En fiziko, la elektra ŝargo de Planck qP estas la mezurunuo de elektra ŝargo en sistemo de naturaj unuoj unuoj de Planck.

Ĝi egalas al

q_P = \sqrt{4 \pi\epsilon_0 \hbar c} = \sqrt{2 c h \epsilon_0} = \frac{e}{\sqrt{\alpha}}

kie c estas lumrapideco en vakuo;

h estas konstanto de Planck;
\hbar = \frac{h}{2\pi} estas malpligrandigita konstanto de Planck;
ε0 estas elektra konstanto;
e ≈ 1,602176487(40) · 10-19 C estas la elementa elektra ŝargo;
α ≈ 7,297352569(5) · 10-3 ≈ (137,035999084)-1 estas konstanto de maldika strukturo.

Ĝia valoro estas

qP ≈ 1,875545866(47) · 10-18 kulomboj

La ĉeferarujo de la pritaksita valoro estas metita en krampoj.

Pli elvolvita formo de ĉi tiu lasta esprimo estas qP = 1,875545870 · 10-18 C ± 0,000000047 · 10-18 C.

La ŝargo de Planck estas je \frac {1}{\sqrt{\alpha}} \approx 11,7062376144(22) fojoj pli granda ol la elementa elektra ŝargo e. Reen, la elementa elektra ŝargo mezurita en la ŝargoj de Planck estas

e = q_P\sqrt{\alpha} \approx 0,085424543131(16) q_P

Relativa necerteco de valoro de la ŝargo de Planck en kulomboj egalas al duono de relativa necerteco de konstanto de Planck, kaj relativa necerteco de la ŝargo de Planck en elementaj elektraj ŝargoj egalas al duono de relativa necerteco de la maldiko-struktura konstanto.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    NIST pri konstantoj kaj mezurunuoj