Elektra sonorileto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La elektra sonorileto estas aparato por fari sonoradon. Ĝi funkcias plej ofte antaŭ pordoj, enirejoj. Ofte estas aŭdebla tia sonorado ankaŭ en laborlokoj por atentigi iujn pri io. En la telefonio funkcias diversaj elektraj sonoriletoj. Teorie ili funkcias per rekta kurento aŭ per alterna kurento.

Rektkurenta sonorilo
Funkciado por rektkurenta sonorilo

La rektkurenta sonorilo estas malmultekosta, sed ne stabila, la alternkurenta, alivorte polariza, estas pli multekosta, pli stabila kaj funkcias ankaŭ en foraj distancoj. Tial la funkciado kaj la konsistaĵoj estas malsamaj. Ambaŭ sonoriloj havas bobenon (elektromagneton), martelon kaj metalan duonsfereton.

La rektkurenta sonorilo en seria konekto havas en la cirkvito: baterion (U), ŝaltilon (butonon) (K), meminterrompilon (T), bobenon (E). Post enŝalto la bobeno tiras al si la ankron (A), kiu estas ankaŭ martelotenilo kaj interrompila kontakto. Ekfrapo kun eksonoro okazas, dume la meminterrompilo interrompas, la ankro retiriĝas, kaj komenciĝas ĉio denove ĝis tiam, kiam oni prenas la butonon.

La polariza sonorilo ne havas kontakton, sed havas permanentan magneton. Inter la polusoj pendas la martelo, sur la brako estas la bobeno. Grandparto de la marteltenilo estas ferkerno. Se alvenas alterna kurento, la brako iĝas magneta en alternaj direktoj. La brako puŝiĝas foje al unu, foje al alia polusoj. Dum la puŝiĝo la martelfino tuŝas la duonsferon. Sonoro ekaŭdiĝas.

La polariza sonorilo estas funkcipova inter 2-50 Hercoj.

La malnovaj telefonoj havas tiun polarizan sonorilon, la modernaj (ankaŭ la mobilaj) havas jam elektronikajn sonorilojn.

La polariza sonorilo