Elektroŝoka armilo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La M-26 TASER, usona versio de civila taser-modelo.

La elektroŝoka armiloElektroŝoka pistolo aŭ simple elektroŝokilo (tasero por la pistolforma elektroŝokilo) estas nemortiga armilo, kiu efikas per elektra impulso (elektroŝoko de 17.500 V ĝis 50.000 V) kontraŭ la atakanto, arestigoto, paralizante ties muskolojn por mallonga tempo.

Ĝi povas esti baston- aŭ pistol-forma kaj elĵetas elektrodojn ligitajn al la armilo per dratoj, tra kiuj okazas la konduko de la elektra impulso.

Ĝi uzeblas en multaj landoj sen iu ajn permesilo por la propra defendo.

[redakti] Historio

La nomo de la pistolforma ŝokilo (Tasero) venas el la libro "Tom Swift and His Electric Rifle" (de Victor Appleton, 1911). Kiel akronimo de : Thomas A. Swift's Electric Rifle.

La armilon evoluigis en Usono John H. Cover kaj estis patentigita en 1974 kiel armilo kun alta tensio, sed malalta energio.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj