Elektrona valvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektronaj tuboj por radioaparato

Elektrona valvo (vakua valvo, elektrona tubo) estas aktiva ilo, uzata en elektroniko, baziĝanta je fluo de elektronoj en vakuo aŭ en gasplenigita spaco.

La valvo estas aerizole fermita – plej ofte – cilindra aparato, el kiu oni elkondukas la elektrodojn, necesajn por la funkciado. Se en la interno de la valvo estas vakuo ( Pa aŭ malpli), tiuokaze temas pri vakua valvo, se etprema gaso pli alta, tiuokaze temas pri gasplenigita valvo.

Oni uzis la elektronajn valvojn por unudirektigo, fortigo, osciligo, indikado. Pro disvastiĝo de duonkonduktaĵoj, ilin anstataŭigis la transistoro, duonkondukta diodo, tiristoro.

Ilia malavantaĝo estis la granda kurentobezono, la varmiĝo, meĥanika konstruo, grando, mallonga vivdaŭro.

Ilia avantaĝo estas, ke ilin ne damaĝas (fora) nuklea eksplodo, elektromagnetaj perturboj, tiel oni uzas ilin eĉ hodiaŭ en militistaj aparatoj. Ili taŭgas ankaŭ pri altaj tensioj (pli ol 2 kV) kaj altaj frekvencoj (pli ol 1 GHz). Krom tio ili estas uzataj ekz. en magnetrono, ankoraŭ en profesia sontekniko.

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda