Elminiga difekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avertoŝildo pri elminigaj difektoj en la suda Ruhr-Regiono
Romiĝo ĝis la tersurfaco en rivereta valo ĉe Wetter. La rivereto plene forsinkas en la malnovaj minoj.
La bastonoj montras la termalleviĝoj en la Emscher-Marĉejo ĉe Herten (proksime de Minejo Ewald 1/2/7 dum la lastaj 25 jaroj (1980: -7,8 m; 1985: - 3,8 m; 1990: - 1,3 m; 2000: eksfunkciigo)

Elminiga difekto estas difekto kaŭzita per minekspluataj aktivecoj plejparte je konstruaĵoj kaj terposedaĵoj.[1] Elminigajn difektojn ne nur kaŭzas subtera ekspluato. Ankaŭ sinkanta grundakvo-nivel aŭ horizontaj termovoj en la influsferoj de subĉielaj minejoj povas rezultigi elminigajan difektojn.[2]

Principoj[redakti | redakti fonton]

La subtera ekspluato de kuŝejoj iom post iom malkovras la surkuŝantan ŝtontavolon. Tiu ĉi rompiĝas pro manko de apogo. Tio ekmovigas la suprajn ŝtontavolojn. Tiuj ĉi movadoj estas rimarkeblaj ĝis la tersurfaco. Depende de la profundeco kaj la ŝtontavoloj tiam okazas diversaj efikoj sur la tersurfacon. Je grandaj profundecoj (> 60 metroj) la tersurfaco iom post iom sinkas.[3] Je tersurfacaj sinkadoj kutime okazas ŝtonmovadoj kiel sinkadoj, oblikvigoj, tiradoj kaj premadoj.[4] Je la ekspluato en profundeco inter 30 kaj 100 metroj povas okazi, aparte pro la ekspluato de dikaj kuŝejoj, kompleta trarompiĝo de la surkuŝantaj ŝtontavoloj ĝis la tersurfaco.[3]

Se oni ekspluatas sub firmaj kaj malelastaj ŝtontavoloj, ekzemple sub sabloŝtono aŭ sablo-ardezo, tiuj ĉi ŝtontavoloj ne tuj enrompiĝas en la elminigokavon. Depende de la strukturo de la ŝtontavolo povas okazi subita ŝirado de rompofendoj. Tiu povas kaŭzi tertremecajn skuojn, depende de tio, kiel granda estas la sinkantaj aŭ falantaj ŝtonmasoj kaj ĉu ili subite falegas aŭ glitas.[4] En forlasitaj minejaj zonoj la mineja akvo treege leviĝas post ĉesigo de la akvomastrumado. Tio povas kaŭzi la ŝveladon de tertavoloj al leviĝejoj. Krom tio povas okazi, ke la grundakvo-nivelo leviĝas.[5] Se pro kaŭzo de ŝanĝiĝoj de la tersurfaco, elvokitaj per la elminigo, personoj estas vunditaj aŭ mortitaj respektive aĵoj difektitaj, temas pri elminigaj difektoj.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.foerdergerueste.de/glossar.htm
  2. Raporto de la urbo Mönchengladbach. Arkivita el la originalo je 2013-11-04. Alirita 2013-09-18.
  3. 3,0 3,1 Fritz Heise, Fritz Herbst: Lehrbuch der Bergbaukunde mit besonderer Berücksichtigung des Steinkohlenbergbaus. Erster Band, Verlag von Julius Springer, Berlin 1908
  4. 4,0 4,1 Carl Hellmut Fritzsche: Lehrbuch der Bergbaukunde. Dua volumo, 10-a eldono, Springer-Verlag, Berlin/Göttingen/Heidelberg 1962
  5. Axel Preußen: Grundlagen der Bergschadenkunde, Sonderthemen der Bergschadenkunde. RWTH Aachen. Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2013-09-18.
  6. Wirtschaftsvereinigung Bergbau e.V.: Das Bergbau Handbuch. 5-a eldono, Verlag Glückauf GmbH, Essen, 1994, ISBN 3-7739-0567-X
Pro elminigaj difektoj necesiĝinta kanaligo de la rivereto Seseke (Ruhr-Regiono)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Heller: Bundesberggesetz : (BBergG) ; vom 13. August 1980 (BGBl. I S. 1310) - zuletzt geändert durch Gesetz vom 21. August 2002 (BGBl. I S. 3322). 10-a eldono. Glückauf Verlag, Essen 2002, ISBN 3-7739-1248-X.
  • Helmut Kratzsch: Bergschadenkunde. 4-a eldono. Deutscher Markscheider-Verein e.V., Bochum 1997, ISBN 3-00-001661-9.
  • Johannes Schürken, Detlev Finke: Bewertung von Bergschäden. 3-a eldono. Theodor Oppermann Verlag, Isernhagen 2008, ISBN 978-3-87604-025-7.
  • Dietmar Placzek: Gründungen in Bergbaugebieten. en: Grundbau-Taschenbuch, Teil 3. 7-a eldono. Verlag Ernst & Sohn, Berlino 2009, ISBN ISBN 978-3-433-01846-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]