Regiono Kasim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la emirlando

La emirlando Kasim aŭ kun difinita gramatika artikolo al-Kasim (arabe القصيم, foje ankaŭ latinliterigata al-Qasim) estas unu el la 13 emirlandoj aŭ provincoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la centro de la lando.

La plej granda urbo de la emirlando estas la ĉefurbo Burajda. La emirlanda areo ampleksas 58, 046 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 1 016 756 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 1 016 756 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La emirlanda teritorio dividiĝas en 11 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la provincan ĉefurbon Buraida, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La emirlandaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).