Emirlando de la Norda Landlimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saudi Arabia - Al Hudud ash Shamaliyah province locator.png

Norda Landlimo (arabe: الحدود الشمالية, al-Hudud aŝ-Ŝamalija, estas unu el la 13 emirlandoj aŭ provincoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la nordo de la lando, lime al Irako kaj nordokcidente ankaŭ iom al Jordanio. La plej granda urbo de la emirlando estas la ĉefurbo Arar. La emirlanda areo ampleksas 111 797 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2010, en ĝi vivis 330 000 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas 2,7 loĝantoj po kvadrata kilometro.

La emirlanda teritorio dividiĝas en 3 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la provincan ĉefurbon Dammam, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La emirlandaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).

30°0′N 42°30′E  /  30°N, 42.5°O / 30; 42.5 (Emirlando de la Norda Landlimo)