Emme-Valo-Supra Argovio (administra regiono)
El Vikipedio
La administra regiono Emme-Valo-Supra Argovio estas administra unuo de Kantono Berno, kiu kreiĝis kadre de la reformo de la malcentra administracio de la kantono kun efiko e la 1-a de januaro 2010. Ĝia teritorio kovras la regionojn de la Emme-Valo kaj la orientan parto de la Berna Mezlando, kiu nomiĝas Supra Argovio. Ĝi konsistas el la du administraj distriktoj Emme-Valo kaj Supra Argovio.
| Nomo de la administra distrikto | Loĝantaro (2010-01-01) |
Areo en km² | Nombro de la komunumoj |
|---|---|---|---|
| Emme-Valo | 93274 | 690,45 | 42 |
| Supra Argovio | 76791 | 330,86 | 50 |
| Totale (2) | 170065 | 1021,31 | 92 |
|
||||||