Supra Simme-Valo-Saanen (administra distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Administra distrikto
Supra Simme-Valo-Saanen
Blazono de la administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen
Matten en Simme-Valo
Mapo de la administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen
administrative district of the canton of Bern
Kantono Berno
Ĉefloko Saanen
Koordinatoj  46° 29′ N 7° 16′ O / 46.483 °N, 7.267 °O / 46.483; 7.267 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ N 7° 16′ O / 46.483 °N, 7.267 °O / 46.483; 7.267 (mapo)
Nombro de loĝantoj 16951(2010-01-01)
Areo 574,88 km²
Loĝantardenseco 29,5 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0248
vdr

La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen (germane Verwaltungskreis Obersimmental-Saanen) estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 16951 loĝantojn la 1-an de januaro 2010. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Saanen. Ĝi estas parto de la administra regiono Berna Oberlando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen etendiĝas ambaŭ-flanke de la Jaun-Pasejo en la subaj valoj de la riveroj Simme kaj Sarino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen estis fondita kun efiko je la 1-a de januaro 2010 kadre de la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno per la kunigo de la malnovaj distriktoj Supra Simme-Valo kaj Saanen.

Komunumoj de la administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen[redakti | redakti fonton]

La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen konsistas (stato en 2010) el 7 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Saanen estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-01-01)
Areo
en km²
Komunumkodo
Boltigen Boltigen 1381 77.01 0791
Gsteig ĉe Gstaad Gsteig ĉe Gstaad 973 62.37 0841
Lauenen Lauenen 826 58.71 0842
Lenk Lenk 2403 126.18 0792
Saanen Saanen 7053 119.71 0843
Sankt-Stefano Sankt-Stefano 1377 57.79 0793
Zweisimmen Zweisimmen 2938 73.11 0794
Totale 7 16951 574,88 0248

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]