[redakti] Pri la komunumo
Gsteig ĉe Gstaad estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Saanen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 973 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Gsteig situas en la Berna Oberlando sude de Saanen ĉe la vojo al la montpasejon Col du Pillon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Gsteig kaj Feutersoey. Tra la komunumo fluas la rivero Sarino. En okcidento de la komunumo situas sur alteco de 1542 m s.m. la montara lageto Arnesee.
[redakti] Najbaraj komunumoj
La komunumo Gsteig ĉe Gstaad limas en nordo al Saanen, en oriento al Lauenen, en sudo al Savièse, en sudokcidento al Ormont-Dessus, kaj en nordokcidento al Château-d'Œx.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 142 de Saanen tra la montpasejo Col du Pillon al Les Diablerets. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Les Diablerets al Saanen. Aertelfero kondukas al la Baraĵlago de Sanetsch kaj dum vintro en la komunumo funkcias diversaj skiliftoj. De la Lago de Sanetsch somere cirkulas unufoje tage poŝtaŭto tra la Sanetsch-Pasejo al Siono en Valezo.
La unua dokumenta mencio de Gsteig datiĝas el la jaro 1312 kiel Chastelet.[1] Malnova setlejo Ussers Gründ dum mezepoko estis detruita per rokfalo.
- Aliaj lokoj kun la nomo Gsteig
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Gsteig en Historia Leksikono de Svislando (2007-03-20)
[redakti] Eksteraj Ligiloj