Simme

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simme
Simme-Akvofaloj en Lenk kun Ammertenhorn 090.jpg
Simme-Akvofaloj en Lenk kun monto Ammertenhorn
Longeco 55 km
Alteco de la fonto 1405 m
Meznombra trafluo 63,1 m³/s
Akvokolekta areo 594 km²
Alfluantoj Trüebbach, Eta Simme, Chirel kaj aliaj
Alfluas al Kander
Alteco de la enfluejo 597 m
Rivero en Eŭropo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Simme estas rivero en la Alpoj en Berna Oberlando en Kantono Berno.

Enhavo

[redakti] Fonto

Sep Putoj

Ĝi fontas ĉe la norda deklivo de Ammertenhorn, montopinto de la Wildsturbel-Masivo, ĉe Siebenbrünnen (Sep Putoj, koordinatoj: 46°24′44″N 7°28′47″O  /  46.41222°N, 7.47972°O / 46.41222; 7.47972 (Simme)Koordinatoj: 46°24′44″N 7°28′47″O  /  46.41222°N, 7.47972°O / 46.41222; 7.47972 (Simme)), en formo de sep fontoj, kiuj imprese elfluas el rokfendo.

[redakti] Simme-Akvofaloj

Simme-Akvofaloj

Tuj post la fonto al ĝi alfluas la rivereto Trüebbach, kiu senakvigas la Plaine-Morte-Glaĉeron. Per impresaj akvofaloj la rivero tiam la rivero atingas la valgrundon de la Supra Simme-Valo en Lenk je alteco de proksimume 1100 m s.m.

[redakti] Supra Simme-Valo

Simme en Lenk

La rivero nun fluas norden tra la Supra Simme-Valo tra Sankt-Stefano al Zweisimmen, kie al ĝi de okcidento alfluas la flanka rivero Eta Simme, kiu posedas longecon de proksimume 10 km. Sekvas Boltigen, kie la rivero nun turniĝas nordorienten.

[redakti] Suba Simme-Valo

La rivero nun trafluas Oberwil en Simme-Valo, Därstetten kaj Erlenbach en Simme-Valo. Tiam ĝi formas la limon inter Diemtigen kaj Erlenbach, kaj en Diemtigen al ĝi alfluas Chirel, kiu senakvigas la valon de Diemtigen.

[redakti] Alfluejo

En Wimmis je alteco de 597 m s.m. Simme fine alfluas al la rivero Kander, kiu siavice alfluas al la Lago de Thun.

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj