Kander (Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kander
Brücke Kander.jpg
Ponto trans Kander
Longeco 44 km
Alteco de la fonto 2300 m
Meznombra trafluo  ? m³/s
Akvokolekta areo 1126 km²
Alfluantoj Simme k. aliaj
Alfluas al Lago de Thun
Alteco de la enfluejo 558 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg

Kander estas rivero en Berna Oberlando, Kantono Berno, Svislando. La rivero naskiĝas el la lango de Kander-Glaĉero je alteco de 2300 m super la marnivelo en la regiono nomita Blüemlisalp. Ĝi unue fluas tra la tiel nomita Gastern-Valo kaj tiam kiel sovaĝa rivero tra la Kander-Valo. En ĝia lasta parto post la alfluo de Simme en Wimmis la rivero estas korektigita per braĵoj kaj fluas kiel forta torento al la Lago de Thun. Antaŭ la riverkorekto ĝi fluis post Thun al Aro kaj ofte kaŭzis grandajn inundojn en Thun.

Katastrofo de la sivsa armeo[redakti | redakti fonton]

Ĵaudon la 12-an de junio 2008 dronis en Kander 5 soltatoj de 3-a aersekuriga kompanio de Svisa Armeo, dum ekscero kun oficiroj kaj suboficiroj, kiuj per aergomboatoj volis malsuprenveturi la danĝeregan riveron al la lago de Thun. La komandanto de la grupo en aŭtuno 2009 de sivsa armetribunalo estis kondamnita al trijara malliberejpuno por mortigo pro neglektemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]