Oberwil en Simme-Valo
| Oberwil im Simmental | |
|---|---|
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Frutigen-Suba Simme-Valo |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Suba Simme-Valo |
| Koordinatoj | 46°39′0″N 7°26′0″O / 46.65°N, 7.43333°OKoordinatoj: 46°39′0″N 7°26′0″O / 46.65°N, 7.43333°O |
| Nombro de enloĝantoj | 804 |
| Areo | 46,0 km² |
| Alteco | 836 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 33765 |
| Komunumkodo | 0766 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Oberwil en Simme-Valo (germane: Oberwil im Simmental) estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 804 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio [redakti]
Oberwil estas la plej supra komunumo de la distrikto Suba Simme-Valo en la Berna Oberlando. La ĉefvilaĝo de la komunumo situas en la valfundo ĉe la bordo de la rivero Simme je alteco de 836 m s.m. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilagoj (kiuj alemane nomiĝas Bäuerten) Hintereggen, Pfaffenried, Bunschen kaj Waldried.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Oberwil limas en nordo al Guggisberg kaj Rüschegg, en oriento al Därstetten, en sudo al Diemtigen, en sudokcidento al Boltigen kaj en okcidento al Plaffeien (Kantono Friburgo).
Trafiko [redakti]
La komunumo disponas pri bona trafiksituo. Ĝi havas du haltejojn ĉe la fervojlinio de Spiez al Zweisimmen, nome Oberwil kaj Eggen, kaj tra ĝi pasas la kantona ĉefvojo tra la Simme-Valo.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Oberwil datiĝas el la jaro 1278 kiel Oberwile. Supozeble ek de la 12-a jarcento Oberwil apartenis al la Senjorujo Weissenburg kaj fariĝis kun ĝi en la jaro 1439 posedaĵo de Berno.
Vidu ankaŭ [redakti]
Aliaj lokoj kun la nomo Oberwil
Eksteraj Ligiloj [redakti]
|
||||||
|
||||||
•
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Oberwil im Simmental

