Plaffeien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plaffeien
Blazono de Plaffeien
Blazono de Plaffeien
Preĝejo de Plaffeien
Preĝejo de Plaffeien
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46°4′30″N 7°17′8″O  /  46.075°N, 7.28556°O / 46.075; 7.28556 (Plaffeien)Koordinatoj: 46°4′30″N 7°17′8″O  /  46.075°N, 7.28556°O / 46.075; 7.28556 (Plaffeien)
Nombro de enloĝantoj 1925
Areo 59,37 km²
Alteco 856 m super marnivelo
Poŝtkodo 1716
Komunumkodo 2299
Mapo de Plaffeien
Mapo de Plaffeien

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Plaffeien estas komunumo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1925 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Plaffeien situas en la distrikto Sinĝino ĉe la bordo de la rivero Sinĝino en la germanlingva okcidento de la dulingva Kantono Friburgo en la Svisaj Antaŭalpoj. La teritorio de la komunumo en okcidento limas al Kantono Berno kaj etendiĝas suden ĝis la Lago Schwarzsee (en Esperanto ankaŭ Nigra Lago).

Al la komunumo krom Plaffeien mem ankaŭ apartenas la municipoj Zollhaus, Schwarzsee kaj Muscherental.

La komunumo limas al Jaun, Charmey, Cerniat (Distrikto Grejerco), Boltigen, Oberwil kaj Guggisberg (Kantono Berno) kaj Oberschrot, Plasselb kaj Zumholz (Distrikto Sinĝino).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Plaffeien atingeblas per poŝtaŭto ek de la urbo Friburgo, de Guggisberg aŭ tra Sangernboden kaj Gurnigelpasejo de Steffisburg. La loko estas la okcidenta elirpunkto al la Gurnigelpasejstrato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumonomo devenas de la latina nomo planum faegum, kio signifas en Esperanto ebena fagoarbaro. Ĝia unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 1148. Ek de 1486 ĝis la Helveta Revolucio kaj la liberigo fare de la francaj trupoj en la jaro 1798 Plaffeien estis voktejo de la urbo Friburgo. La revolucio alportis al la kampara komunumo egalajn rajtojn kiel la urbo kaj politikan aŭtonomion. La 31-an de majo 1906 preskaŭ la tuta vilaĝo Plaffeien estis detruita per inscendio.

Komunuma Partnereco[redakti | redakti fonton]

Plaffeien flegas ek de la jaro 1989 komunuman partnerecon kun la komunumo Kasterlee en Belgio.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]