Aeschi ĉe Spiez

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aeschi ĉe Spiez
Blazono de Aeschi
Blazono de Aeschi ĉe Spiez
La monto Niesen vidita de Aeschi
La monto Niesen vidita de Aeschi
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Frutigen
Koordinatoj  46°39′N 7°41′O  /  46.65°N, 7.683°O / 46.65; 7.683 (Aeschi ĉe Spiez)Koordinatoj: 46°39′N 7°41′O  /  46.65°N, 7.683°O / 46.65; 7.683 (Aeschi ĉe Spiez)
Nombro de enloĝantoj 1957
Areo 30.97 km²
Alteco 860 m super marnivelo
Poŝtkodo 3703
Komunumkodo 0562
Mapo de Aeschi ĉe Spiez
Mapo de Aeschi ĉe Spiez
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

Pri la komunumo[redakti]

Aeschi ĉe Spiez (germane Aeschi bei Spiez) estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Frutigen, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 1957 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti]

La komunumo Aeschi ĉe Spiez situas sur teraso super la Lago de Thun ĉe la nordorienta deklivo de monto Niesen, al kies pinto kondukas funikularo ek de la komunuma parto Mülenen. Al Aeschi apartenas krom Aeschi la vilaĝoj kaj setlejoj Aeschiried, Heustrich-Emdtal, Mülenen kaj Alpen en Suld-Valo.

Najbaraj komunumoj[redakti]

Aeschi limas en nordo al Spiez, Krattigen kaj Leissigen, en oriento al Saxeten kaj Lauterbrunnen, en sudo al Reichenbach en Kander-Valo, kaj en okcidento al Wimmis.

Trafiko[redakti]

La vilaĝo Mülenen situas ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo, de kie ankaŭ la funikularo kondukas al la kulmino de Niesen. Loka buso konektas la ceteran komunumon kun la stacidomo en Mülenen kaj kun Spiez.

Historio[redakti]

La unua dokumenta mencio de Aeschi datiĝas el la jaro 1228 kiel Asshes.

Vidu ankaŭ[redakti]

Ekstera ligilo   Aliaj lokoj kun la nomo Aeschi.

Eksteraj Ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retejo de la komunumo Aeschi ĉe Spiez
Ekstera ligilo   Aeschi ĉe Spiez en la Historia Leksikono de Svislando