Oberstocken
| Oberstocken | |
|---|---|
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Thun |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Suba Simme-Valo |
| Koordinatoj | 46°42′0″N 7°33′0″O / 46.7°N, 7.55°OKoordinatoj: 46°42′0″N 7°33′0″O / 46.7°N, 7.55°O |
| Nombro de enloĝantoj | 284 |
| Areo | 4,1 km² |
| Alteco | 691 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3632 |
| Komunumkodo | 0765 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Oberstocken estas komunumo de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al distrikto Suba Simme-Valo. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Thun. Ĝi havis 284 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio [redakti]
Oberstocken situas en la tiel nomita Stocken-Valo, tra kiu ne fluas rivero. La plej malalta punkto de la komunumo troviĝas sur alteco de 672 m s.m. kaj la plej alta punkto sur la monto Stockhorn je alteco de 2190 m s.m.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Oberstocken limas en nordo al Höfen ĉe Thun, en oriento al Niederstocken, en sudo al Erlenbach en Simme-Valo, kaj kaj en okcidento al Pohlern.
Trafiko [redakti]
Oberstocken situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Thun.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio de Oberstocken datiĝas el la jaro 1309 kiam oni menciis la kastelon en Stocken kun la vortoj "von der burg ze Stocken".
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la komunumo Oberstocken
- Oberstocken en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Oberstocken – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||
|
||||||
•