Enamiĝinteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Enamiĝinteco, bildigita per la ilustraĵo Spring de Pierre Auguste Cots el la jaro 1873

Enamiĝinteco estas intensa sento de altiro al alia homo. Laŭ la perspektivo de la psikologio enamiĝintecon akompanas mallarĝiĝo de la konscio, kiu favoras misjuĝojn pri la objekto de tiu sento. Oni emas pretervidi mankojn de la alia homo aŭ percepti tiun speciale pozitiva. Enamiĝinteco ne estas longadaŭra stato. Ĝi iom post iom malaperas aŭ sin transformas je amo. La emocio de enamiĝinteco povas esti unudirekta, do ne respondita.

La procezo de la enamiĝo kaj ties sekvoj en la menso kaj vivo de la homoj ludis ĉiam gravan rolon en literaturo, teatro kaj aliaj artoj. Foje tiu temo estas kerna en specifaj tipoj de verkoj, epokojskoloj, ekzemple en Romantikismo.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
« La biologia-hormona procezo de la enamiĝinteco estas sendependa de nia kapablo pensi racie.
Ne estas ebla al ni kalkuli ĝian daŭron;
ĝia intenso povas ensorĉi nin dum tuta vivo aŭ detrui nin. »
— Konrad W. Spray