Endre Gyárfás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GYÁRFÁS Endre (dja:rfa:ŝ) estis rumanuja hungara ĵurnalisto, redaktoro naskita en Nadjvarado la 27-an de novembro 1904 kaj mortinta en Oradea la 28-an de novembro 1974.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Gyárfás abiturientiĝis en la reformita kolegio de Kluĵo (1922). En antologio titolita A mi országunk (Nia lando) (Bp., 1925.) li publikigis avangardajn poemojn. Li redaktis en 1932-33 la revuon politikan kaj ekonomian Gyár és ucca, en jaroj 1933-35 la revuon Tribün, poste en 1936 sub plumnomo Hintz Grote la revugazeton Mai Nő (Hodiaŭa virino). En Friss Újság de Oradea sub rubriktitolo „Feltételes megálló” publikigis siajn kolorajn publicistikaĵojn. Poste li estis ĉefredaktoro de la Új Élet, pli poste li estis unu el la redaktoroj de la gazeto Fáklya ambaŭ en Oradea.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]