Englefontaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Englefontaine
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Est
INSEE kodo 59194 [+]
Poŝtkodo 59530
Kodo laŭ INSEE 59194
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Michel Manesse
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 327 (1 999)
Loĝdenso 287 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°11′32″N 3°38′37″O  /  50.19222°N, 3.64361°O / 50.19222; 3.64361 (Englefontaine) (mapo) Koordinatoj: 50°11′32″N 3°38′37″O  /  50.19222°N, 3.64361°O / 50.19222; 3.64361 (Englefontaine) (mapo)
Alto 128 m - 152 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,62 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Englefontaine en Francio
50° 11′ 32″ Nordo 3° 38′ 37″ Oriento / 50.1922222222 °N, 3.64361111111 °O / 50.1922222222; 3.64361111111 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Englefontaine [+]
vdr

Englefontaine estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 327 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Englefontaine.
Blazono de Englefontaine.

Geografio

Englefontaine estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy, kaj situas pli precize ĉe la vojo inter Landrecies kaj Louvignies-Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.

La vilaĝo Englefontaine troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Englefontaine etendiĝas sur 4,62 km².

Vidindaĵoj

Estas en Englefontaine preĝejo, mortmonumento sed ankaŭ malnova lavujo.

Administrado

Englefontaine apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ