Enrique Tábara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrique Tábara
Persona informo
Naskonomo Luis Enrique Tábara Zerna
Naskiĝo 21-an de februaro 1930 (1930-02-21)
en Guajakilo
Morto 25-an de januaro 2021 (2021-01-25) (90-jaraĝa)
en Buena Fe
Ŝtataneco Ekvadoro
Infanoj 11
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Guisa (1952)
Bolivia (1967)
Árbol de carretera (2015)

Enrique TÁBARA Zerna ( Guayaquil, Ekvadoro, n. la 21-a de februaro 1930, m. la 25-a de januaro 2021) estis fama pentristo el Ekvadoro.

Tábara interesiĝis en pentrarto jam tri-jaraĝa kaj li jam desegnis regule ses-jaraĝa. En tiuj unuaj jaroj, Tábara estis kuraĝigita de sia fratino kaj sia patrino. En 1946 li aliĝis al la Altlernejo de Belartoj de Guayaquil kie li estis influita de la germana majstro Hans Michelson kiu instigis al li disciplinon kaj laborkapablon. Alia influo lia estis tiu de la artisto Martínez Serrano, kiu sukcesis instigi al Tábara la gravon kaj disciplinon de la formoj.

Enrique Tábara estas kreanto esplorema kiu senmitigas la bildon. La spirito kaj energia kaj plinoviga de Tábara estas konstanto kiu montras la lertan kaj varian karakteron de la majstro. Tábara, influita de la konstruktivisma movado fondita ĉirkaŭ 1913 fare de la rusa artisto Vladimir Tatlin, estis konata en Eŭropo kaj Latinameriko pere de la urugvaja pentristo Joaquín Torres García kaj de la pariz-ekvadora pentristo Manuel Rendón. Li sentis krome enorman altiron por la hispana malformalismo, orientante sin al la geometria konstruktivismo. Sed poste lia verko ankoraŭ ŝanĝis al tipo de pentrarto de kaligrafioj ripetitaj, inspiritaj en antaŭkolumbaj dekoracioj.

Unu el liaj plej rekonataj verkoj estas la serio "Pata patas", kiu enhavas pentraĵojn kun kruroj, kruroj kun ŝuoj kaj pantalonoj kun ŝuoj. En la aktualo lia verko estas centrata en minimalismaj, geometriaj verkoj kun rilato al sia historia stilo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arean, Carlos A., Tábara. Peláez Editores, Centro de Arte Gala Banco de Guayaquil; Quito, Ecuador, 1990.:)
  • Sullivan, Edward J., Latin American Art in the Twentieth Century. Phaidon Press Limited; London, 1996.
  • Barnitz, Jacqueline, Twentieth-Century Art of Latin America. University of Texas Press; Austin, Texas, 2001.