Ensemble (franca koalicio)
Ensemble | |
---|---|
politika koalicio | |
Lando | Francio |
Prezidanto | Richard Ferrand |
Fondiĝo | 29-a de novembro 2021 |
Koloro(j) | nigra, blanka |
Ideologio | Liberalismo |
Retejo | https://ensemblecitoyens.fr/ |
Ensemble, plennome Ensemble pour la majorité présidentielle (Kune por la prezidenta plimulto) estas franca politika koalicio. Fondita en novembro 2021 kun la nomo Ensemble citoyens por grupigi la partiojn de la prezidenta plimulto fare de Emmanuel Macron konsiderante la deputitajn balotojn de la sekva junio, ĝi poste alprenis sian nunan nomon post la venko de Macron en la prezidanta baloto en aprilo.
Konsisto[redakti | redakti fonton]
La koalicio konsistas el sep partioj:
- La République en Marche
- Demokrata Movado
- Horizons
- Agir
- Territoires de progrès
- Radikala Partio
- En commun