Eolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eolo

Eolohelene Αἴολος – en la greka mitologio estis dio de la vento. Dum la vagadoj de Odiseo li helpis al li foje, havigante al li sakon, en kiun estis enigitaj ĉiuj ventoj, krom tiu kiu gvidu Odiseon hejmen. Sed dum dormadis Odiseo, liaj kamaradoj, kiuj supozis ke li tenas siajn trezorojn nur por si mem, malligis la sakon... rezultis uragano neniel kontrolebla, kaj ili ree estis pelataj dumlonge trans la marojn...


Laŭ Palaifato[1], Eolo ne kapablas reĝi ventojn enfermante ilin en felsakoj tiel, kiel li donis ilin al Odiseo. Verŝajne, Eolo estis astronomo kaj al Odiseo, li antaŭdiris la veteron kaj la direkto al kie ventoj blovos.
Ankaŭ la verkisto aldonas ke oni diris lian urbon estas cirkaŭita per bonza muro, sed laŭ lin, prefere, hoplitoj protektis ĝin.


En scienco kaj tekniko, eola signifas : movata aŭ kaŭzata de vento ; ekzemple, eola erozio (en dezerto), eola harpa (vibranta je blovo de vento) (PIV2).

Atentu

Ne erare miksu lin kun Eolo (praulo), de kiu devenas la praa greka "tribo" de la eolianoj.


Vidu ankaŭ

Notoj