Epeio (filo de Endimiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Epeio
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Endimiono
Gefratoj Etolo
Edzo/Edzino Anaxiroë
Infanoj Hyrmine • Alector
vdr

Epeio (malnovgreke Ἐπειός Epeiós) estas en greka mitologio filo de Endimiono kaj lia edzino Asterodio (laŭ aliaj versioj Ĥromio aŭ Hiperipo.

Epeios havis tri gefratojn, fratojn Paionon kaj Etolon kaj fratinon Eŭrikidon. Kiam la fratoj plenkreskis, ilia patro decidis, ke lia posteulo estos tiu el ili, kiu venkos en kurkonkurso en Olimpikaj Ludoj. Venkis Epeio kaj tiel post sia patro konkeris tronon en Elidio.

Elidianoj poste dum lia regado sian landon nomigis laŭ li. Juna reĝo edziĝis kun Anaksirhoo, filino de Korono. Al la geedzoj naskiĝis filino Hirmino, kiu pli malfrue edziniĝis al Lapito Forbo.

Epeio regis nelonge, mortis juna sen vira posteulo. Lia sekvanto fariĝis frato Etolo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Épeios (syn Endymióna) en la ĉeĥa Vikipedio.