Eŭrikido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭrikido
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Endimiono
Kunulo Pozidono
Infanoj Eleius
vdr

EŭrikidoEŭrikida (malnovgreke Εὐρυκύδη, Εὐρυκύδα}}-Eŭrikido, Eŭrikida) estas en la greka mitologio filino de elidia reĝo Endimiono.

Eŭrikido havis tri fratojn Paiono, Epeio kaj Etolo. Kiam ŝia frato, elidia reĝo Epeio subite mortis sen posteulo, surtroniĝis plia el ŝiaj fratoj Etolo, kiu ankaŭ ne regis longe, ĉar dum sepultaj ludoj en Likosurio senintence mortigis Apison, filon de Jazono kaj devis rezigni la tronon. Post li surtroniĝis Eleio, filo de Eŭrikido kaj dio Pozidono kaj Etolo elmigris la landon.

Filo de Eŭrikido Eleio poste fariĝis reganto de la lando nomita laŭ Epeio, sed la popolo post nelonge alinomis ĝin laŭ li, Elidio.

Laŭ antikva aŭtoro Paŭzanio, Eŭrikida filo estis patro de Elidia reĝo Aŭgio, konata pro terura malpuro en liaj staloj, kies purigo estis unu el dek du taskoj donitaj de mikena reĝo Eŭristeo al heroo Heraklo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eurykydé en la ĉeĥa Vikipedio.