Episkopa gimnazio Brno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Episkopa gimnazio Brno
Foto de la lernejo
Uzata mallongigo BiGy
Establinto Episkopejo de Brno
Direktoro Mgr. Karel Mikula
Vicdirektoro PhDr. Petr Krátký
Adreso Barvičova 85, Brno 602 00
Dato de fondo 1990 (aprilo)
Nombro de lernantoj 831
oficiala retejo de la lernejo
Fakoj de studado
  • 79-41-K/401 Gimnazio – ĝenerala
  • 79-41-K/404 Gimnazio – natursciencaj studoj
  • 79-41-K/411 Gimnazio – humanismaj studoj
  • 79-41-K/801 Gimnazio – ĝenerala
vdr

Episkopa gimnazio Brno (konata sub mallongigo BiGy) estas eklezia mezlernejo en Brno fondita de Episkopejo Brno. Ĝi rezidas en edifico el la jaroj 1939–1941 sur la supro de la Flava altaĵo (Masaryk-kvartalo), strato Barvičova 85.

Historio[redakti | redakti fonton]

La proponoj fondi gimnazion apud Pastra Seminario aperis jam komence la 20-a jarcento dum episkopo Pavel Huyn, sed pro lia foriro al Prago la plano ne realiĝis. En la 1920-aj jaroj revivigis la planon episkopo Karel Skoupý, okazis monkolekto kaj la Klostro de Aŭgustenanoj en Malnova Brno donacis la parcelon sur la Flava altaĵo (1930). La gimnazion devis gvidi jezuitoj.

Post longa elektado de taŭgaj arkitektoj kaj konstrufimaoj, la konstruado estis komencita nur en 1938, sed finis ĝin la naziaj okupaciantoj (1943) kiel filian koncentrejon por prizonoj el Auschwitz. Inter majo-aŭgusto 1945 estis tie rusa milita hospitalo kaj poste la edifico estis forlasita en kaduka stato.

Post necesaj riparoj la domo estis uzata provizore kiel filozofia instituto de jezuitoj. En 1947 komenciĝis la unua lernojaro de la Episkopa gimnazio, sed aŭtune 1948 ĝi estis alŝtatigita kaj en 1949 nuligita. La edificon ricevis Armea Lernejo de Jan Žižka, poste Armea Akademio, fine Teknika Universitato, kies Konstrufaka Fakultato ĉi tie rezidis ĝis 1991.

Jam en 1990 aperis unuaj konceptoj pri revivigo de la Episkopa gimnazio. Pro intereso de la episkopejo, de la ministerio pri instruado, de instruistoj kaj fine ankaŭ de lernantoj la eklezio rericevis sian edificon en la strato Veveří kaj la lernojaro 1990/1991 estis inaŭgurita en la gimnazia kapelo sub ĉeesto de episkopo Vojtěch Cikrle. En 1991 la ŝtato redonis al la eklezio la historian komplekson sur la Flava altaĵo, la gimnazio tien translokiĝis. Nun tie ne instruas jezuitoj. En la areo de la lernejo estas sidejo de Radio Proglas kaj regiona televida studio TV Noe.

Koncepto de la lernejo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la studentoj studas en kvar fakoj: ĝenerala okjara gimnazio (en ĉiu lernojaro du klasoj), ĝenerala kvarjara gimnazio, kvarjara gimnazio kun naturscienca orientiĝo kaj kvarjara gimnazio kun humanisma orientiĝo. La lernejo posedas 28 klasojn, suman kapaciton de 840 lernantoj, instruas tie 74 pedagogoj. La gimnazio estas aprezata kiel altkvalita eduka instituto, kiu transdonas al siaj studentoj ne ne nur vastan klerecon, sed ankaŭ tradiciajn kristanajn valorojn. Tamen ĝi ne estas religia lernejo, preskaŭ duono de la lernantoj devenas el nereligiaj familioj.

La edifico de la Episkopa gimnazio havas 42 klasĉambrojn, el kiuj 19 estas bazaj, la ceteraj fakaj. Je dispono de la studentoj estas adora kapelo, studejo, plurfunkcia salono (200 lokoj), aŭlo (340 lokoj), gimnastika salono, korpekzercejo, salono kun muskolfortigaj ekipaĵoj, eksterdona spertejo kun atleta ovalo, informcentro kun biblioteko, interneto, kopi-maŝinoj kaj lerneja manĝejo.

Personuloj de la Episkopa gimnazio[redakti | redakti fonton]

Instruistoj[redakti | redakti fonton]

Studintoj[redakti | redakti fonton]

  • Ondřej Liška – prezidanto de Partio de Verduloj (2009–2014) kaj eksministro pri instruado (2007–2009)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]