Erich Raeder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Raeder.

Erich RAEDER (n. la 24-an de majo 1876 - m. la 6-an de novembro 1960) estis germana militŝipa oficiro antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito. Raeder atingis la plej altan rangon de la germana Kriegsmarine, fariĝante Großadmiral (grandadmiralo) en 1939. Li estis la unua tiel altranga oficiro depost Alfred von Tirpitz. Li estris la germana militŝiparon dum la unua duono de la milito, sed demisiis en 1943 kaj estis anstataŭigita de Karl Dönitz.

Li estis kondamnita je tutviva enkarcerigo en la nurenberga proceso, sed poste liberigita.