Ermentruda de Orleano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ermentruda de Orleano (n. en 825 - m. en 869) (franclingve Ermentrude d'Orléans) estis la filino de Eŭdo de Orleano kaj de Engeltruda de Fézensac, kaj do estis idino de Karolo Martelo. Ŝi edziniĝis kun Karlo la 2-a la Senhara en 846 en Quierzy-sur-Oise, kaj estis kronita en la abatejo Saint-Médard en Soissons. La edziĝo ne estis feliĉa, ĉar la reĝo preferis sian amantinon, Richilde d'Ardennes, fratino de Bosono de Provenco, duko de Burgonjo.

Ermentruda estis apartigita de Karlo en 867 (kvankam ne oficiale reĵetita), kaj ekde tiam restadis en la abatejo de Hasnon, apud Valenciennes, kie ŝi mortis la 6-an de oktobro 869, kiam ŝi estis 44-jarojn aĝa. Post ŝia morto, la reĝo Karlo la Senhara edziĝis kun sia amantino Richilde en 870.

El la kvar filoj de Ermentruda, unu fariĝis la reĝo Ludoviko la 2-a la Balbutulo.