Errand of Mercy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Errand of Mercy
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Errand of Mercy
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 23 mar. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) John Newland • Gene Roddenberry
Scenaro Gene L. Coon
Filmita en Paramount Stage 31 • Arab Village • 40 Acres
Loko de rakonto Organia
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • George Takei • Nichelle Nichols • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"Errand of Mercy" ['Helpa misio'] estas la dudek-sesa epizodo de la unua sezono de la usona televidserio Star Trek: The Original Series. Verkita fare de Gene L. Coon kaj reĝisorita fare de John Newland, ĝi unue estis elsendita la 23-an de marto 1967. Ĝi estis la unua epizodo, en kiu aperis la Klingonoj.

Enterprise iras al neŭtrala planedo Organia ĉe la limo inter Unuiĝinta Federacio de Planedoj kaj Klingona Imperio. Kapitano Kirk kaj lia Unua Oficiro, Spock, provas konvinki la nekompreneble plaĉan loĝantaron de planedo ke ili kontraŭstaru invadantan militan okupacion. Tio ne okazas kaj klingonoj facile prenas la planedon. La klingona okupacia reganto Kor (John Colicos) kredas ke Kirk kaj Spock estas lokanoj, kaj elektas ilin kiel interparolantoj.

Spock kaj Kirk sabotas armilejon ekster la urbo. Tio malkaŝas la verajn identecojn de la Federaciaj oficiroj al Kor. Kor ordonas la ekzekuton de ducent lokanoj kaj tamen la planeda estrara konsilio ŝajnas senmova.

Federacia kaj Klingona kosmoŝiparoj preta por alfrontiĝo en la sistemo. La organanoj tiam malkaŝas sian veran naturon: ili estas tre progresintaj senkorpaj estaĵoj. Ili senkapablas la kosmoŝipojn ambaŭflanke, devigante ilin konsenti ĉesigon de batalo. La organanoj antaŭdiras, ke ambaŭ flankoj laboros kune en la estonteco.