Errol Alibux

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Liakat Ali Errol Alibux naskiĝinta la 30-a de novembro de 1948 en Paramaribo estis politikisto el Surinamo.

Li studis sociologion en la Universitato Erasmus de Roterdamo, de 1967 al 1973 kaj en 1975 estis dungita de la Ministerio pri Socialaj aferoj kaj Loĝado de Surinamo kaj iĝis altranga funkciulo.

La 15-a de decembro de 1982 estis arestitaj kaj murditaj 14 politikestrojn opoziciantajn al la reĝimo en Fort Zeeland, kio estis konita kiel "La decembraj murdoj". En 1983 oni deklaris alarmstaton kaj oni aplikis militleĝaron. Nederlando ĉesigis sian helpon al la lando kaj Surinamo fermis sian diplomatejon en Kubo. La protestoj de la sindikatoj devigis la konsilantaron formi novan registaron kun Errol Alibux kiel ĉefministro. Sude kaj oriente de la lando ekaperis gerilojn estre de Ronnie Brunswijk kaj apogitaj de Nederlando.

La protestoj akriĝis en 1985, kaj oni permesis denove la poitikajn partiojn, sed tiu pliigis la popolan interkonsenton, ĉar la opoziciantaj politikestroj tiam postulias la restaŭron de la konstitucia ordo. En 1986 la gerilo avancis kaj alproksimiĝis al Paramaribo. La sindikataj kaj laboristaj organizoj kunvokis nacian strikon kaj novajn protestojn kiuj paralizigis komplete la landon. En decembro la registaro rezignis proteste kaj en marto de 1987 oni aprobis novan konstitucion por aliri al demokratia transiro. La ĉefaj opoziciantaj partioj formis aliancon kies estro, Ramsewak Shankar estis elektita unua demokrata prezidanto ekde la sendependigo en la balotoj de la 25-a de novembro de 1987.

Referencoj

  • guiadelmundo.org. «Historia de Surinam» (hispane). Konsultita la 27an de majo de 2010.