Escárcega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Escárcega
loĝlokoj de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo kaj urbo
Lando Meksiko
Ŝtato Campeche
Poŝtkodo 24350
Kodo laŭ INEGI 04009
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50 106
Geografio
Geografia situo 18° 36′ N, 90° 44′ U (mapo)18.604314722222-90.732000833333Koordinatoj: 18° 36′ N, 90° 44′ U (mapo) [+]
Alto 60 m
Areo 4 569,64 km² (456 964 ha)
Horzono UTC -6
Escárcega (Kampeĉo)
Escárcega (Kampeĉo)
DEC
Escárcega
Escárcega
Situo de Escárcega
Escárcega (Meksiko)
Escárcega (Meksiko)
DEC
Escárcega
Escárcega
Situo de Escárcega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escárcega, Campeche [+]
vdr

Escárcega estas unu el la 11 komunumoj de la meksika subŝtato Campeche, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)

La ĉefurbo de la komunumo estas Escárcega. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 04009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 50.106 loĝantojn. El tiuj estis 24.519 viroj kaj 25.587 virinoj. La komunumo havas surfacon de 4569,64 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 60 metroj super la marnivelo.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 en la komunumo vivis 45611 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2710 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 5,94 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]