España invertebrada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
España invertebrada
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Ortega y Gasset
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Ĝenro eseo
vdr

España invertebrada (Senvertebra Hispanio)[1] estas eseo verkita de la hispana filozofo José Ortega y Gasset en 1921. Oni konsideras tiun verkon kiel unu el la plej trafaj analizoj en la historio de la socio en Hispanio, pri kiu Ortega y Gasset interesiĝis ofte en kelkaj verkoj. En tiu eseo, li cerbumas pri la problemo de Hispanio, kiel heredo de la Generacio de la 98a. Ortega interpretas la historian konstitucion de la lando; laŭ li la dekadenco de Hispanio estas komuna al malpli videbla dekadenco de Eŭropo, sed Hispanio ne tiom dekadencas, ĉar ĝi neniam pintis kaj tial ne povas dekadenci (pesimismo). La hispana tragedio baziĝas sur la manko de elektitaj minoritatoj kaj sur la anarkieca ribelemo de la homamasoj, kiuj malaprezas la valorojn de tiaj minoritatoj. Tiu temo estos la bazo de lia grava eseo La rebelión de las masas. Laŭ li, Hispanio bezonas iun idealon, kiu estu komuna al la diversaj sociaj sektoroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ortega y Gasset, José (2006). La España invertebrada. Espasa-Calpe. ISBN 9788467021929.
  • Ortega y Gasset, José (2010 (1921)). España invertebrada. Editorial Planeta DeAgostini, S.A. ISBN 978-84-674-9436-5.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo España invertebrada en la hispana Vikipedio.