Esperantigo de vortoj el itala fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La transskribo de itallingvaj nomoj estas kutime fonetikisma, kun la aldono de la ĝeneralaj normoj de la internacia lingvo Esperanto. Do, duoblaj literoj, kio estas tre uzataj en la itala lingvo, ne estas portataj en la esperantlingvan version, kaj la fina vokalo ŝanĝiĝas laŭ la esperanta gramatiko (ekzemple por ambaŭ reguloj, Ravenna → Raveno).

“J” kaj “ŭ” ĉeestas en la diftongoj anstataŭ “i” kaj “o”.

Multaj literoj ne okazigas problemojn en la transskribo. Ĝenerale, a, b, d, e, f, i, l, m, n, o, p, r, t kaj v ne havas ŝanĝojn inter la du versioj.

Transskribo de liter(kombin)oj[redakti | redakti fonton]

litero IFA sono transskribo ekzemploj
c [k]

[t͡ʃ]

k

ĉ

Caserta → Kaserto

Piacenza → Piaĉenco

ch [k] k
g [ɡ]

[d͡ʒ]

g

ĝ

Bergamo → Bergamo

Genova → Ĝenovo

gh [g] g Spaghetti → Spagetoj
gl [ʎ] lj Cagliari → Kaljaro
gn [ɲ] nj Bologna → Bolonjo
h Ĉiam kun aliaj literoj. [h] ne ekzistas kiel fonemo en la Itala lingvo -
qu [kw] kv
s [s]

[z]

s

z

Lasagne → Lasanjo

Siracusa → Sirakuzo

sc [ʃ] ŝ Brescia → Breŝo
z [z]

[dz]

c Abruzzo → Abruco

Pizza → Pico