Esperanto-movado en Turkio
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Turkujo. La unuaj konataj E-istoj estis Michel A. Arama en Saloniko, S. Kedam en Istanbul (1901), Mehmed Cevdet bej en Aidin, A. Khatenessian en Kerassunda. Solon Orfanidis kaj Kakobo Gueron fondis dec. 1909 E-grupetojn kaj 1910 estas fondita en Istanbul grupeto, titolita T. E-Asocio, kun 10 anoj. Ankaŭ en Smirna fondiĝis grupo kun helpo de la greka s-ano E. Misailidis. Movadeton oni rimarkis samtempe en Nazli. (la greka s-ano Johano Sapoundzoglou kaj Sidki effendi). Grandan servon faris por la E-movado d-ro Anakreon Al. Stamatiadis, kiu vivis en Istanbul 1913-1925. Li fondis en 1920 tie E-Asocion „Bizantio“ kaj en 1921 samnoman gazeton, sume aperis ĝis jul. 1924 18 n-roj kun 480 paĝoj. En tiu tempo la E-ejo estis tute vasta etaĝo de domego en la centro de Pera, Str. Sakiz-Agats, Agha Dzami No 8. lukse meblita. La luprezojn oni pagis krom la kotizoj per la enspezoj de tekoncertoj, aranĝitaj duonmonate, ekskursoj, la preskostojn de la gazeto pagis krom la abonantoj grupo de entuziasmaj E-istoj. La registaro montriĝis favora, nur ĝi postulis, ke la stampo de la asocio portu ankaŭ turkajn literojn. Poste la magistratoj malpermesis la asocian E-istan agadon, kaj nur 25. apr.1927 oni oficiale permesis la fondon de TEA. Lastatempe la gazetaro estas pli favora. En 1931 UEA-del. en 4 lokoj.
Rimarko. La artikolon tralegis I. M. Krestanov. (Bulgario) STAMATIADIS. |