Esperanto. Volledige Spraakleer
Esperanto Volledige Spraakleer | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Antoon Jozef Witteryck | |
Eldonjaro | 1907 | |
Urbo | Bruĝo | |
Eldoninto | A.-J. Witteryck | |
Paĝoj | 16 | |
Esperanto. Volledige Spraakleer (Esperanto. Kompleta Gramatiko), eldonita en 1907 [1] de la flandra Esperanto-pioniro Antoon Jozef Witteryck, estas unu el la unuaj presitaj Esperanto-gramatikoj por nederlandlingvanoj en Flandrujo. Ĝi estas ege konciza, sed "kompleta" kiel ĝi anoncis sin. En tiu tempo oni kutimis emfazi la simplecon de la Esperanto-gramatiko.
Nuntempe la libreto ĉefe gravas el la vidpunkto de la historio de Esperanto.
Notinde estas ke la nederlanda lingvouzo de tiu libro sufiĉe malsimilas al tiu de nuntempe. Kontraŭe, la Esperanto estas tiel freŝa kvazaŭ ĝi estus hieraŭ skribita.
Vidu ankaŭ
- Het Esperanto in tien lessen
- Het Esperanto in vijf lessen
- Esperanto. Volledige Spraakleer met Oefeningen en Sleutel
Referencoj
- ↑ Bibliografio de Internacia Lingvo nro 2825, p. 278