Eterna flamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eterna flamo estas konstante brulanta flamo omaĝe al iu homo aŭ evento, ĝi ornamas multajn monumentojn en la mondo. Kutime la flamo brulas pro la alkondukita gaso. Kredeble, plej amase eternaj flamoj estis uzataj en Sovetunio por omaĝi mortintoj dum la Dua mondmilito — preskaŭ en ĉiu urbo, eĉ malgranda, troveblas sia eterna flamo ĉe monumento al la mortintoj.

Unu el la plej konataj eternaj flamoj en la mondo estas la flamo ĉe Triumfa arko en Parizo, brulanta senĉese ekde 1921 por omaĝi la mortintojn en la Unua mondmilito.