Eugéne Gabert

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eugéne GABERT [gaber] (naskita la 28-an de marto 1869 en Saint-Étienne; mortinta 72-jaraĝa en 1942 en Saint-Priest-en-Jarez[1], departemento Loire) estis franca esperantisto kaj kasisto de la urbo Saint-Étienne.

Gabert estis ano-fondinto de la Esperanto-grupo de Saint-Étienne kaj kasisto, vicprezidanto kaj prezidanto de tiu grupo. Sur nacia nivelo li estis eksprezidanto de la federacio FER kaj komitatano de SFPE. Internacie li estis delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de ties kreo en 1908, eksĉefdelegito, dumviva ano, honora ano kaj patrono de UEA.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 3.