Evangelio de la Savanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Evangelio de la SavantoEvangelio de Berlino estas gnostika evangelio, koptlingve verkita en la 2-a aŭ 3-a jarcentoj profitinte de pra greka dokumento nun perdita. Ĝi entenas dialogon inter la Savanto Jesuo kaj ties disĉiploj.

Ĝi estas parte konservita en la mankoplena papiruso Berolinensis 22220 reiranta al la 6-a jarcento, publike konigita kaj pristudita ek de 1999. Ĝi nekonfuzendas kun aliaj apokrifaj tekstoj, la Dialogo de la Savanto kaj la Libro de la Savanto, aliaj gnostiikaj evangelioj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La enhavo senescepte enkorpiĝas en gnostika fluo, laŭ kiu la transviva savo disponeblas nur por tiuj kiuj komprenas la instruaĵojn de la gnozo, kaj montras analogiojn kun la apokrifa Evangelio laŭ Petro ĉar la signifo de la krucumo estas iom subtaksata kiel evento inter multaj eventoj de la protagonisto kiu pli elstaras en la dialogoj kun la sekvantaro. La kruco mem, kiel vivanta kreaĵo, konturiĝas kiel kamarado pli ol kiel ilo de torturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj: