Evelyn Waugh
Evelyn Arthur WAUGH (naskiĝis la 28-an de oktobro, 1903, mortis la 10-an de aprilo, 1966) estis angla verkisto.
Naskiĝinte en Londono, la filo de eldonisto unue fariĝis instruisto, sed plene dediĉis sin al la verkado, ekde kiam la unuaj sukcesoj ebligis al li vivi de sia arto.
La verkaro de Waugh konsistas el satire kritikaj romanoj, el biografioj kaj vojaĝraportoj. Lia konvertiĝo al la katolikismo en la jaro 1930 influis la verkadon.
Listo de verkoj
- Decline and Fall (romano, 1928)
- Rossetti (biografio, 1928)
- Vile Bodies (romano, 1930)
- Black Mischief (romano, 1932)
- A Handful of Dust (romano, 1934)
- Edmund Campion (biografio, 1935)
- Scoop (romano, 1938)
- Brideshead Revisited (romano, 1945)
- Scott-King's Modern Europe (romano, 1947)
- The Loved One (romano, 1948)
- Triologio:
- Men at Arms (romano, 1952)
- Officers and Gentlemen (romano, 1955)
- Unconditional Surrender (romano, 1965)
- Ronald Knox (biografio, 1959)
- A Little Learning (membiografio, 1964)