Ezzatolah Entezami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ezzatolah Entezami
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1924 (1924-06-21)
en Teherano
Morto 17-an de aŭgusto 2018 (2018-08-17) (94-jaraĝa)
en Teherano
Mortokialo apopleksio
Tombo Behesht-e Zahra
Lingvoj persa
Loĝloko Teherano
Ŝtataneco Irano
Alma mater Hanover University of Music, Drama and Media
Familio
Infano Majid Entezami
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Ezzatolah Entezami (perse عزت‌الله انتظامی: , 21a de junio, 1924 - 17a de aŭgusto, 2018) estis irana teatra aktoro, dramisto kaj reĝisoro, kaj kina kaj televida aktoro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Diplomiĝinta de teatro kaj kineja lernejo en Hanovro, Germanio en 1958, Entezami komencis sian karieron sur teatra scenejo ekde 1941. Li estis rolludanta en filmoj ekde 1969. Lia debuta aktorado en filmo de Darjuŝ Mehrĝui, La Bovino, ricevis la Arĝentan Hugon en Ĉikago Internacia Filma Festivalo en 1971. Li brilis en la rolo de naiva vilaĝano, kiu ne povas elteni la morton de sia amata bovino kaj komencas kredi ke li mem estas la bovino.

Entezami estas konata kiel unu el la plej eminentaj aktoroj en irana kinejo kaj estis etikedita kiel la plej granda aktoro en historio de la kinejo de Irano. Li laboris kun plejparto de la eminentaj iranaj film-direktoroj, inkluzive Darjuŝ Mehrĝui (ok filmoj), Ali Hatami (kvar filmoj), Naser Tagvai, Mohsen Mahxmalbaf, Behrouz Afhxami kaj Rahxshan Bani-Etemad. Li estis premiita la Kristalan Simorgon por la Plej Bona Aktoro dufoje de la Internacia Fagxr-Film-Festivalo, pro filmoj Grand-Kinejo kaj La Tago de Anĝelo. Liaj laboroj kaj atingaĵoj estis rekonitaj en oktobro 2006 ĉe Irano kultura centro en Parizo.[1]

Elektita filmaro[redakti | redakti fonton]

  • La Bovino (Gav), 1969
  • S-ro Naiva (Agaje Halu), 1970
  • La Leterportisto (Postcxi), 1972
  • Bita, 1972
  • Sadeg la kurda (Sadeg Korde), 1972
  • Sattar Hxan
  • La Tumulto de Amo (Gijamate Esxg), 1973
  • Reĝlando de Heaven
  • Dormanta Leono, 1976
  • La Ciklo
  • La Polvaj Loĝantoj
  • Hezardastan, televida serio, 1978–1987
  • Kondamnita, 1978
  • La Lernejo Ni Iris Al (Madresei ke Miraftim), 1980
  • Hagxi Vaŝingtono (Hagxi Vasxandton), 1982
  • La Domo de la Araneo (Hxaneje Ankabut)
  • Kamalolmolk, 1983
  • La Valizo, 1985 (surekranigita en 1988)
  • La Dom-Luantoj (Egxare-nesxin-ha), 1986
  • Sxtona Leono (Sxire Sangi), 1986
  • Sxirak
  • Jafar Hxan Revenas el Eŭropo (Jafar Hxan az Urupa Bargasxte), 1987
  • En la Okulo de la Vento (Dar Cxasxme Bad)
  • Grand-Kinejo (Grand-sinama)
  • La Ŝipo Angelika (Kesxtije Angelika), 1988
  • Hamun, 1989
  • La Ombro de Imagpovo, 1990
  • Damo (Banu),1991 (liberigita en 1998)
  • La Kvieta (Senhoma) Hejmo (Hxaneje Hxalvat)
  • Iam, Kinejo (Ruzi, Ruzegari, Sinama), 1991
  • La Ludilo, 1992 (surekranigita en 1994)
  • La Batalo de Petrol-portaj Sxipoj (Gxange Naft-kesxha)
  • Tage de la Anĝelo (Ruze Feresxte), 1993
  • La Blua Kaptuko (Rusarije Abi)
  • La Fatala Tago, 1994
  • Tajfuno
  • Tahxti, la Monda Ĉampiono (la unua versio, nefinita) 1996
  • Vento kaj Anemono
Entezami en Dajereje Mina
  • La Puna Komitato, 1998
  • La Miksaĵa (Miks) (gasta rolisto)
  • La Malluma Ĉambro
  • Krepusko, 2001
  • Domo Konstruita sur Akvo, 2001
  • Loko por Vivi (Gxai baraje Zendegi), 2003
  • Ordono, 2004
  • Steloj, 2005
  • Koloroj de Memoro, 2007

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Lia filo, Magxid Entezami estas irana famulo kiel film-muzika komponisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]