Fédération Universitaire Espérantiste de France

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fédération Universitaire Espérantiste de France ("Federacio Universitata Esperantista de Francio") estis historia Esperanto-organizaĵo, kiu en la unua duono de la 20-a jarcento aktivis en Francio. La Enciklopedio de Esperanto de 1934 ĉe pluraj aktivaj esperantistoj mencias engaĝiĝon en la federacio, sed ne havas informojn pri la konkreta organiza strukturo. Klaras ke ĝi havis komitaton, en kiu membris ekzemple la lingvoinstruistino Fanny Bonnet. Okazis almenaŭ kvar kongresoj de la federacio, la kvara en 1931.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. priskribo de libreta eldono (16 paĝoj) de prelego fare de Gaston Waringhien en la 4-a kongreso de la federacio en 1931